Modera Malvarmo

BY:Liu ZijiaJanuary 5, 2023

Hodiaǔ (la 5-an de januaro) komenciĝas la sunperiodo Modera Malvarmo. Ĝi estas la antaǔlasta el la 24 sunperiodoj de la jaro (laǔ tradicina ĉina kalendaro). Dum tiu sunperiodo, ĝenerale la temperaturo en Ĉinio malaltiĝas, sed ne atingas ĝian pinton. Ĉar la rekt-brila loko de la suno restas en la suda hemisfero, kaj la varmo, kiun la norda hemisfero sorbas dum la tago, malsuperas tiun ellasitan dum nokto. Tial daǔre malkreskas la temperaturo en la norda hemisfero. Krome, Modera Malvarmo kaj la venonta sunperiodo Malvarmego estas sunperiodoj, kiuj havas plej malmultan pluvo-kvanton.



En Kantono, suda Ĉinio, oni havas la kutimon matene manĝi vaporumitan gluecan rizon kun kirle fritita salamo aǔ lardo.





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat