Xi Jinping gratulas al Lula pro enoficiĝo kiel brazila prezidento

BY:Sheng MinJanuary 4, 2023

La 2-an de januaro, ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulmesaĝon al Luiz Inacio Lula da Silva pro lia enoficiĝo kiel prezidento de la Federacia Respubliko Brazilo.


En la mesaĝo, Xi Jinping rakontis, ke Ĉinio kaj Brazilo estas gravaj evoluantaj landoj kun tutmonda influo kaj gravaj emerĝantaj merkatoj.


Xi Jinping aldonis, ke ekde la starigo de diplomatiaj rilatoj, antaŭ 48 jaroj, la duflankaj rilatoj disvolviĝas daŭre kaj profunde danke al komuna klopodo de ambaŭ flankoj, kaj fariĝas pli kaj pli maturaj kaj viglaj, kaj ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Brazilo fariĝis modelo por rilatoj inter ĉefaj evoluantaj landoj, kun riĉaj signifoj kaj ampleksaj perspektivoj.




(el ĈRI)

Redaktoro: Sheng Min




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat