Novjara mesaĝo de Xi Jinping alportas entuziasmon kaj esperon

BY:Sheng MinJanuary 3, 2023

Amaskomunikiloj el pluraj landoj raportis, ke la novjara mesaĝo de la ĉina prezidanto Xi Jinping por la jaro 2023 alportas entuziasmon kaj esperon, kaj deziris, ke Ĉinio daŭre akiros sukcesojn en la nova jaro kadre de ekonomia disvolvado, popola bonfarto kaj aliaj.


La filipina ĵurnalisto Wilson Lee Flores diris: "La novjara mesaĝo de Xi Jinping donis al mi profundan impreson. La mesaĝo estas tre sincera kaj esperiga. Mi kredas, ke la ĉina ekonomio estos ankoraŭ plena je viveco kaj elasteco kaj plue alportos viglecon por kresko de la monda ekonomio en 2023."


Julio Cesar, respondeculo de Meksika Kanalo 6, deklaris, ke en la novjara mesaĝo, prezidanto Xi Jinping resumis la jaron 2022, kiu estis plena de defioj. Li emfazis la sukcesojn akiritajn de Ĉinio en kosmoesplorado, industrio, agrikulturo, partia konstruado kaj aliaj kampoj. "La ĉina ekonomio kapablas rezisti al premego kaj estas plena je viveco kaj energio, kaj tio donas al mi profundan impreson. La ĉina ekonomio plu ŝanĝos la fizionomion de Ĉinio kaj plibonigos la vivon de la popolo. Mi deziras, ke Ĉinio sukcesu en tiuj ĉi flankoj."




(el ĈRI)

Redaktoro: Sheng Min




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat