Ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj EU estas pli solidaj en 2022

BY:Liu ZijiaJanuary 1, 2023

En 2022 estis pluraj ondoj de amasinfektado pri KOVIM-19, kaj geopolitika situacio de la mondo konstante malkvietiĝis. Sekve, la monda ekonomio suferis de la krizo de energio kaj de la bato de alta inflacio kaj diversaj grandaj ekonomioj alfrontas la akre kreskantan riskon de malprogreso. Feliĉe, ke en tiu ĉi jaro la ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio (EU), kiuj situas ĉe la du ekstremoj de Eŭrazio, bone progresis.



En la antaŭaj dek monatoj de 2022 la ĉina-eŭropa komerca sumo atingis 711.4 miliardojn da usonaj dolaroj, do kreskis je 6.3%; de januaro ĝis oktobro, la investo de EU al Ĉinio estis je 7.45 miliardoj da usonaj dolaroj, kresko je 121.1%.



Komence de decembro, kiam la prezidanto de la Eŭropa Konsilio, Charles Michel, vizitis Ĉinion, li eksplicite diris, ke EU volas esti de Ĉinio kunlabora partnero fidinda kaj prognozenda. Ĉina gvidanto emfazis, ke la pliboniĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj EU, surbaze de reciproka profito kaj kungajno, konformas al komunuaj interesoj de Ĉinio, EU kaj la internacia komunumo.


Jiri Paroubek, eksa ĉeĥa ĉefministro, opiniis, ke Usono intencas detrui kunlaboron inter EU kaj Ĉinio; Eŭropo devas forĵeti antagonismon, ĉar se Eŭropo perdos la grandegan merkaton de Ĉinio, tio estos por ĝi fatala.


La ekonomia merkato de Ĉinio nun rapide vigliĝas, kaj tio alportas valoregan komercan sanĉon por Eŭropo.


(el ĈRI)

Redaktoro: Gao Shuyuan



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat