Kiel ili transformis alkalan teron en rizkampojn?

BY:Liu ZijiaJanuary 1, 2023

La pokapa kultivebla tero, herbejo kaj akvoareo en okcidenta parto de Jilin-provinco, nordorienta Ĉinio, estis en la antaŭaj vicoj de la provinco, sed ekde la 1970-aj jaroj, pro la malekvilibro de ekspluatado de terresursoj, manko de protekto al arbaroj kaj herbejoj, kaj la kreskanta rapideco de tera dezertiĝo kaj sabliĝo, okcidenta Jilin fariĝis evitata areo por migrantaj birdoj.



La ŝlosilo de solvo al alkala tero kuŝas en la plibonigo de akvokonservaj instalaĵoj. En la lastaj jaroj, okcidenta Jilin lanĉis grandajn projektojn pri akvokonservado, utiligante riverojn kaj lagojn, konstruis interhelpan sistemon de naturaj akvejoj por malsekejoj, herbejoj, arbaroj ktp. Tio samtempe donis bazan garantion por la rimedo "per rizkultivo regi alkalecon".


Jilin daŭre realigas koncernajn projektojn, oni dividis alkalan teron en terpecojn, kiuj povas esti evoluigitaj. Multaj sciencaj institutoj kaj entreprenoj tra la lando enradikiĝis tie, prenante teknikajn rimedojn inĝenieriajn, fizikajn, agronomiajn kaj biologiajn por plibonigi la grundon. Fizikaj kaj kemiaj ecoj estis plibonigitaj kaj establiĝis grundaj plugtavoloj. 


Dank' al la verda rimedo, hodiaŭ la okcidenta Jilin fariĝis la areo kun plej alta lagodenseco en la lando, kaj la akvosurfaco uzebla por fiŝbredado superis 200 mil hektarojn.



Redaktoro: Xie Ruifeng



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat