Jilin: Verda evoluo de alkala tero al fekunda kampo

BY:Liu ZijiaJanuary 1, 2023

Antaŭ unu monato, la malsekejo de Baicheng-urbo, Jilin-provinco, nordorienta Ĉinio, adiaŭis la lastan aron de migrantaj birdoj de la kuranta jaro. La loko estas la haltejo por 90% de la mondaj vadbirdoj, kiel blanka gruo, dum migrado inter Siberio kaj Oceanio.


Antaŭ pli ol 10 jaroj, kiam la ekologio malboniĝis, blankaj gruoj evitis la lokon. Hodiaŭ, ĝi estas plena de lagoj kaj rizkampoj."Grundo pli kaj pli boniĝas, kaj la rizo pli forvendiĝas." Lokaj kamparanoj diris, ke la rizo rikoltita en novembro, kultivita en la kampo kun akvo kaj kraboj, estas sendita al ĉiuj partoj de la lando.



Ĉijare, la okcidenta parto de Jilin havas alian bonegan jaron por grenproduktado. Sub la verda regado"planti rizon kontraŭ alkaliĝo, kultivi rizon kontraŭ inundo kaj bonkvalitigi rizon por riĉiĝi", ekde 2012, Jilin pliboniĝis alkalan teron kaj faris el alkalaj terpecoj rizkampojn, atingante pli ol 30 mil hektaroj da agro. 50 mil tunoj da grenoj povas esti produktitaj ĉiujare, la kvanto povas kontentigi dumonatan bezonon de la urbo kun dekmiliono da loĝantoj.



Redaktoro: Xie Ruifeng



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat