Jilin: Pli ol 30 mil hektaroj da alkala tero fariĝis fekundaj kampoj

BY:Liu ZijiaJanuary 1, 2023

Estas pli ol 600 mil hektaroj da alkala tero en la okcidenta parto de Jilin, nordorienta Ĉinio. La dezerta alkala tero iam kaŭzis kapdolorojn al lokaj kamparanoj pro malalta gren-produktokvanto, kaj iam eĉ ĝenis la disvolviĝon de la lokaj agrikulturo, ekologio kaj popola vivo.



En la lastaj 10 jaroj, Jilin koncentriĝis pri revigligo de la ŝlosila elemento -- akvoresursoj. Oni esploris verdajn rimedojn kiel kunligadon de riveroj kaj lagoj, plibonigon de grundo per akvoresursoj, uzadon de scienc-tekniko, altiron de investoj kaj subvencioj por mediprotekto ktp. Ja reaperis abundo da akvo, herbejoj kaj migrantaj birdoj. Pli ol 30 mil hektaroj da novkultivata tero estis plibonigitaj el iama alkala tero, kaj la grena produktkapablo plialtiĝis je 50 mil tunoj.


"Post plibonigo, la alkala tero vere fariĝis fekunda kampo!" Lokaj kamparanoj ĝojegas. Sub la gvido de fakuloj, estis realigitaj plibonigoj, inkluzive de tersolidigo, irigacio kaj sallavado, fekundigo kaj elekto de semoj, kaj sekve la rendimento kaj rizkvalito de kamparanaj rizkampoj pliboniĝas jaron post jaro. "La enspezo el tia rizkampo pli altas ol tiu de ordinara rizo."



Redaktoro: Xie Ruifeng



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat