Plene funkcias nova fervojo inter Chengdu kaj Kunming de sudokcidenta Ĉinio

BY:Liu ZijiaJanuary 1, 2023

La 26-an de decembro la nova 915-kilometra fervojo inter Chengdu kaj Kunming de sudokcidenta Ĉinio estis plene malfermita.



La regiono de la montaro Hengduan en sudokcidenta Ĉinio havas ege kompleksan geologian strukturon kaj iam estis deklarita de eksterlandaj fakuloj kiel fervoj-malpermesita zono. Antaŭ kvindek du jaroj, pli ol 300 mil konstruistoj batalis kontraŭ malavantaĝoj en la montoj. Post 12 jaroj, laborego kaj grandaj kontribuoj akiris miraklon en la historio de fervoja konstruado en la mondo: stariĝis la fervojo inter Chengdu kaj Kunming. Kaj ĝi ludis netakseblan rolon en landa disvolviĝo, loka evoluo kaj nacia unueco.



Pro pliiĝanta transporta bezono, la kapablo de la fervojo fariĝis saturita. La nova fervojo inter Chengdu kaj Kunming estas proksimume paralela al la malnova linio, kaj la geologiaj kondiĉoj estas same kompleksaj. Sed, la ekonomia povo, fervojkonstrua nivelo kaj kontrola rimedo de Ĉinio estas jam en nova epoko.



La nova fervojo estas dulinia, kaj la projektita rapideco plialtiĝis de 80 kilometroj hore al 160 kilometroj hore. La transporta kapablo multe pliboniĝis, kio multe antaŭenigos la disvolvon de la areoj laŭ la fervoja linio.









Redaktoro: Xie Ruifeng



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat