Ĉina ekonomio ankoraŭ estas stabiligilo de tutmonda ekonomio
La 5an de marto malfermiĝis la jara sesio de la Tutlanda Popola Kongreso. En la raporto pri la registara laboro, prezentita al la sesio por ekzameni, la atingoj de 2021 estis resumitaj, kaj la ĉefaj taskoj de 2022 estis deciditaj, kun la emfazo stabiligi kreskadon.
Por Ĉinio 2021 estas signifoplena jaro. Malgraŭ diversspecaj riskoj kaj defioj, la ĉina ekonomio ankoraŭ refortiĝis, kaj la tutjaraj celoj kaj taskoj estis plenumitaj. Estas menciinde, ke la totala kvanto de la ĉina ekonomio estis 114.4 duilionoj da juanoj. Tio okazis neniam en la evolua historio de la monda ekonomio.
Tia noto venis malfacile. Tio signifas, ke la ĉina ekonomio estas elasta kaj forta en rezisto kontraŭ riskoj, kaj la planoj de la ĉina registaro estas bone plenumitaj en la prevento kontraŭ la pandemio kaj en la ekonomia kaj socia disvolvado.
En la pasinta jaro la ĉina malneta enlanda produkto kreskis je 8.1%. Sur la fono de la pandemio kaj necerteco de la ekstera medio, Ĉinio fiksis la celon de malneta enlanda produkto de 2022 je 5.5%, kio estas konforma al la realo kaj karakterizita per "stabileco".
Kiel la due plej granda ekonomio en la mondo, Ĉinio klopodos plenumi la tutjarajn celojn kaj taskojn, kaj faros pli da kontribuoj por refortigi la tutmondan ekonomion kaj por igi sin esti stabiligilo de la tutmonda ekonomio.
(el ĈRI)
Redaktoro: Gao Shuyuan
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat