Ĉinio plenforte subtenas privatan ekonomion por altkvalita ekonomia disvolviĝo

BY:Xie RuifengDecember 27, 2022


Ekde 2014, la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio enkondukis serion da rimedoj por subteni la disvolviĝon de privataj entreprenoj, kaj la skalo kaj forto de la privata ekonomio multe pliboniĝis. Ankaŭ la raporto de la 20-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio emfazis la gravecon de privata ekonomio kaj la decidon antaŭenigi la disvolviĝon kaj kreskon de ĝi. Konstrui modernan industri-sistemon, amplekse antaŭenigi kamparan revigliĝon, antaŭenpuŝi kunordigitan regionan disvolviĝon kaj plenumi altnivelan malfermon... ĉio estas nedisigebla de la disvolviĝo de privata ekonomio, ĉefe pri malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj.


Fakuloj trovis, ke la disvolviĝo de privata ekonomio havas pozitivan korelacion kun la ĉefaj indikiloj de regiona makroekonomio, kaj la privata ekonomio ludas esencan rolon en komuna prospero, kreiveco kaj internacia kunlaboro. Samtempe, ĝi havas gravan signifon por pliigi la enspezojn de loĝantaro. Privataj entreprenoj ankaŭ evidente plibonigas la nivelon de kreiveco. Statistikoj montras, ke la proporcio de esplorantoj, la nombro da institucioj, la proporcio de efikaj inventaj patentoj kaj la proporcio de novaj produkt-disvolvaj fondusoj en privataj entreprenoj senĉese pligrandiĝis en la lastaj jaroj. Ju pli evoluinta la privata ekonomio, des pli alta la nombro de efektivaj patentoj en la regiono.


La disvolvado de privataj entreprenoj ludas gravan rolon por akceli eksterlandan komercon kaj internacian kunlaboron de Ĉinio. Rilate al ekstera komerco, pli ol 90% de la eksterkomercaj entreprenoj estas privataj, kaj la proporcio de komerca volumeno daŭre pliiĝas kaj fariĝis grava forto por la disvolviĝo de la ĉina ekstera komerco. La kreskanta rolo de privataj entreprenoj en eksterlanda investo ludas gravan rolon por ĝenerala internaciiĝo kaj helpi konstrui novan disvolvon kun la ambaŭcirkla stato de enlanda kaj internacia ekonomio. La ekonomia disvolviĝo de tiuj regionoj kiuj havas bonan privatan ekonomian disvolviĝon kutime estas bona. Privataj entreprenoj ludas gravan rolon en antaŭenpuŝo de ĉina altnivela disvolviĝo, akcelante regionan disvolviĝon per kreivo, eksportado, stabilaj industri-ĉenoj, apartaj industrioj, kundisvolviĝo kaj verda disvolviĝo.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat