Ĉinio komencis duan revakcinan injekton kontraŭ KOVIM-19

BY:gsyDecember 16, 2022


La 14-an de decembro, ĉinaj aŭtoritatoj diris, ke la lando proponos la duan revakcinan dozon kontraŭ KOVIM-19 al certaj grupoj, kiuj ricevis sian unuan revakcinan injekton antaŭ pli ol ses monatoj.


La celataj grupoj estas homoj kun alta risko de infekto, maljunuloj en la aĝo de pli ol 60 jaroj, homoj kun gravaj subsanaj kondiĉoj kaj tiuj kun malalta imuneco, laŭ cirkulero publikigita de kuna prevent-rega mekanismo kontraŭ KOVIM-19 sub la Ŝtata Konsilantaro.


Ĉiuj vakcinoj aprobitaj por kondiĉa merkatado aŭ krizokaza uzo povas esti uzataj por la dua revakcina dozo, laŭ la dokumento.


Ĝi aldonis, ke sinsekva revakcina imunigo, vakcinada strategio, kiu uzas malsamajn tipojn de vakcinoj por revakcina inokulo, aŭ vakcinoj kontraŭ omicron, estas preferataj en elekto de duaj revakcinaj dozoj.


La cirkulero ankaŭ alvokas klopodojn de prisanaj aŭtoritatoj sur ĉiuj niveloj por certigo de vakcinada sekureco kaj ordan antaŭenpuŝon de la programo de la dua revakcina inokulo kun ĝisfundaj krizrespondaj planoj ĉe vakcinejoj kaj ĝustatempe ĝisdatigitaj inokulaj informoj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Gao Shuyuan 



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat