Ĉinio publikigis novajn kriteriojn por preventi KOVIM-19

BY:Xie RuifengDecember 14, 2022


Lastatempe Ĉinio publikigis novajn kriteriojn por preventi kaj regi la epidemion de KOVIM-19. Infektitoj sensimptomaj aŭ kun mildaj simptomoj povas resti izolitaj hejme aŭ memvole iri al portempa hospitalo. Escepte de kelkaj specialaj lokoj, kiel maljunulejoj, komunaj loĝejoj, kuracejoj, infanvartejoj, elementaj lernejoj kaj mezlernejoj, neniu loko postulas atestilon pri negativa rezulto de nukleacida testado, nek kontrolas la san-kodon de iu. Oni ne plu kontrolos rezulton de nukleacida testo nek san-kodon de vojaĝantoj interprovincaj. 


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat