Versajla stilo

BY:December 14, 2022

mi loĝas en vilao el pajlo.

sube estas la tombo de la reĝo de qin-dinastio.

krom mil argilaj figuroj de militistoj kaj ĉevaloj

mankas servistoj:

unu por trinkado,

unu por drinkado,

unu por vestado,

unu por manĝado,

unu por banado,

unu por aŭtado,

unu por ŝipado,

unu por aviado...

tute ne sufiĉas unu edzino,

kiu devas

kuiri dinosaŭron,

froti pargeton,

varti infanojn kaj dorlotatajn bestojn,

flegi gepatrojn,

prizorgi ornamajn plantojn...

kiam mi duonkuŝas en ora sofolito

por fumi cigaron de romeo kaj julieta,

tei pu’eron,

vini bordozon,

toasti manaon,

telefone babili kun damo bovary,

televide spekti mefiston,

legi ruĝdoman sonĝon,

versi pri donjuano kaj donkiĥoto,

revi pri vero de versajlo,

vers-ajlo,

aj,

l o.

o, du fu venas kun vento aŭtuna en la ĥaton.

mi estas li... baj... baj...

en la pandemonio de la pandemio.

galo, gelo, nuklea acido, nuklea reakcio.

*Pu’er-teo (produktata en la sudokcidenta parto de Yunnan-provinco, Ĉinio)




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat