【E-radio】Forpasis Jiang Zemin

BY:Zhao WenqiDecember 12, 2022


Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:


– Forpasis Jiang Zemin

– Tri ĉinaj astronaŭtoj atingis la ĉinan kosmostacion

– Ĉina tradicia te-fararto estis agnoskita de UNESKO kiel nemateria kultura heredaĵo

– Kurado ĉe la Granda Muro


La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!


– Forpasis Jiang Zemin


Ĉina eksprezidanto Jiang Zemin forpasis pro leŭkemio kaj plurorgana malfunkciigo en Ŝanhajo je 12:13 de la 30a de novembro, en la aĝo de 96 jaroj. Lia forpaso estis publike anoncita en la sama tago. Jiang Zemin estis la kerno de la tria generacio de la centra kolektiva gvidado de Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉefa fondinto de la Teorio de Tri Reprezentadoj.


– Tri ĉinaj astronaŭtoj atingis la ĉinan kosmostacion


Je la 7-a horo kaj 33 minutoj de la 30-a de novembro, la ĉinaj astronaŭtoj de Shenzhou-14 malfermis la pordon de la kosmostacio Tiangong kaj bonvenigis siajn tri kolegojn alvenintajn per Shenzhou-15. Dum sekvaj tagoj, ambaŭ teamoj kunloĝis en la kosmostacio por plenumi difinitajn taskojn kaj labortransdonon.


– Ĉina tradicia te-fararto estis agnoskita de UNESKO kiel nemateria kultura heredaĵo


Vespere de la 29-a de novembro tradicia ĉina te-fararto eniĝis en la liston de nemateriaj kulturaj heredaĵoj de UNESKO en la 17-a sesio de Interregistara Komitato pri Protektado de Nemateriaj Kulturaj Heredaĵoj.


– Kurado ĉe la Granda Muro


La 17-an de septembro, la 50-jarulo Fan Longzhi komencis kuradon ĉe la Granda Muro de Hebei-provinco, norda Ĉinio. Li kaj lia sesmonata kato Xiaoyao, ekkuris laŭ la Granda Muro, de Hebei al Shaanxi, nordokcidenta Ĉinio. Fan ŝatas kuradon kaj komencis kuri maratonojn en 1999. La pandemio malebligis al li partopreni maratonojn, sekve li ekplanis kuri inter du pasejoj de la Granda Muro en 100 tagoj. Lia helpanto stiras aŭton por certigi la bonfarton de li kaj lia kato.


Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat