Xi Jinping sendis gratulmesaĝon al la Nacia Historia Societo de Ĉinio

BY:December 10, 2022

Okaze de la 30a datreveno de la fondiĝo de la Nacia Historia Societo de la Ĉina Popola Respubliko, Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, sendis gratulan mesaĝon esprimante varman gratulon kaj sinceran saluton al la tuta personaro de la societo kaj al la tutlanda laborantaro okupiĝanta pri esploro de la nacia historio.


En la mesaĝo Xi Jinping diris, ke en la pasintaj 30 jaroj la Nacia Historia Societo de la Ĉina Popola Respubliko faris pozitivan kontribuon por pluigi la esploron, diskonigon kaj klerigon pri la historio de nova Ĉinio.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat