Centjara fervoja ponto renovigita!

BY:Xie RuifengDecember 7, 2022

La 5-an de decembro finiĝis la traba anstataŭigo de centjara ŝtala ponto sur la fervojo inter Qingdao kaj Jinan. La ponto en Qingdao-urbo, Shandong-provinco, estis ekkonstruita en 1901. Pro sia aĝo, la trabo estas korodita kaj tio reduktis la pezeltenkapablon de la ponto, minacante la sekurecon de la ponto. Fervojistoj alprenis teknikajn rimedojn kiel simuladon kaj datenkontroladon, kiuj garantias, ke la malnovaj traboj estis precize anstataŭigitaj por plua funkciado de tiu sekcio.







Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat