Klaso abstrakta

BY:December 6, 2022

de zamenhof elspirita entuziasmo

kirlas tajdon kabe kabee.

tajfuno subtenas flugilojn de kozo

kaj la io imitas kukolon kaj rododendron.

en la ĉielo birdo, sur la tero floro.

necesas nek salo nek oleo por ili. 

el la folioj naskiĝas oksigeno

kaj el la gorĝo hidrogeno.

pura akvo lirlas en la okuloj.

la nektaron drinkinte,

atavisme simio fariĝas poeto.

po-ete mio, lio kaj ŝio saltas de arbo al arbo.

ĉu vi “baloras” esperante?

al bebo estas facile; al frezezulo logike.

sen gramatiko, sen matematiko.

jen nia mondo.

pensu per viaj piedfingroj!

sufiĉas la buŝo kaj la kvar membroj.

literoj stokiĝintaj en turo estas literaturoj

kaj de ama zono venas amazono.

batato, bat-ato; barato, bar-ato...

ne bezoniĝas memoro en la kapo rapa.

paco sur placo en palaco pulsas impulse.

nenio, ĉio; nenifaro, ne-ni-faro.

urso, uro, urino kun talio kiel s,

mi pi-bivas pomegon page sen e.

ne por lupo estas supo.

sur la norda hejtebla briklito sopiru

al la sudo en bedo sub la nulo.






Shenzhou-14 revenis!_esperanto.china.org.cn

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat