Ĉin-Brazila Forumo: Interŝanĝoj kaj Reciproka Lernado

BY:December 5, 2022

La 30-an de novembro okazis interrete la Ĉin-Brazila Forumo: Interŝanĝoj kaj Reciproka Lernado, sub la temo "Kundividi Spertojn pri Regado kaj Verki Novan Ĉapitron de Ĉin-Brazila Kunlaboro", kunorganizita de la Ĉina Internacia Komunika Grupo (ĈIKG) kaj la Lernejo pri Juro de Fondaĵo Getulio Vargas (FGV) de Rio-de-Ĵanejro.


Du Zhanyuan, prezidanto de la Ĉina Internacia Komunika Grupo


Kreita kun la celo proksimigi la du landojn per interŝanĝo kaj reciproka lernado, la forumon ĉeestis aŭtoritatoj kaj specialistoj de ambaŭ landoj, ebligante riĉan debaton pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Brazilo kaj la eblecoj por profundigi ĉi tiun kunlaboron.


Du Zhanyuan, prezidanto de la Ĉina Internacia Komunika Grupo, emfazis, ke interpopolaj kaj kulturaj interŝanĝoj estas daŭrigeblaj movfortoj por la longdaŭra disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Brazilo, kaj proponis plivastigon de interŝanĝoj, kun aktiva kaj respondeca rolo de la amaskomunikiloj, pensfabrikoj kaj firmaoj, celante plifortigi la dulandan amikecon, antaŭenigi reciprokan lernadon kaj firmigi ampleksan strategian partnerecon.


Marcos Bezerra Abbott Galvão, ambasadoro de Brazilo en Ĉinio, rememoris la evoluon de la internacia medio en la lastaj jardekoj, emfazante la komunajn klopodojn de Ĉinio kaj Brazilo por plibonigi ĝin, per agadoj kiel partopreno en G20 kaj firmiĝo de BRICS. "Ĉinio scias, ke ĝi povas fidi Brazilon kaj reciproke," aldonis la ambasadoro, rememorante, ke Ĉinio fidas Brazilon kiel nutraĵprovizanton, ĉar ĝi scias, ke Brazilo neniam alprenos siajn eksportaĵojn por politika ĉantaĝo. Brazilo volas disvolvi sian industrion kaj igi ĝin pli konkurenciva kaj daŭripova, kaj serĉas plivastigon kaj plidiversigon de siaj eksportaĵoj al Ĉinio.



Marcos Bezerra Abbott Galvão, ambasadoro de Brazilo en Ĉinio


Qiu Xiaoqi, speciala reprezentanto de la ĉina registaro por latin-amerikaj aferoj, atentigis, ke Ĉinio kaj Brazilo estas gravaj emerĝantaj ekonomioj kun tutmonda influo. Kvankam iliaj historioj, kulturoj kaj naciaj kondiĉoj estas malsamaj, estas forta interkonsento inter la du landoj pri tio, ke en ĉi tiu mondo plena de necerteco kaj malstabileco, gravas por Ĉinio kaj Brazilo kunigi fortojn kaj profundigi kunlaboron.


"La rilato inter Ĉinio kaj Brazilo baziĝas sur la komerca kampo, sed ankoraŭ ekzistas la ebleco de disvolvado en aliaj kampoj, kiel tiuj pri tekniko kaj scienco," diris Aloysio Nunes, eksministro pri eksteraj rilatoj de Brazilo kaj membro de la nuna registar-transira grupo de Brazilo. Li substrekis, ke la komerca rilato inter Brazilo kaj Ĉinio celas kontentigi la reciprokajn interesojn de tiuj landoj. La eksministro rememoris sian unuan vojaĝon al Ĉinio en 1992 kaj laŭdis la grandan disvolviĝon de la lando en ĉi tiuj tri jardekoj, atentigante plurajn punktojn, en kiuj Brazilo kaj Ĉinio povas pli profunde kompletigi unu la alian kaj kunlabori.


Konstrui komunumon kun komuna estonteco estis la kerna temo de la parolado de Yu Hongjun, esploristo pri internaciaj rilatoj kaj iama direktoro de la Akademio de Studoj pri Nuntempa Mondo kaj Ĉinio. Li rememoris la vortojn de ĉina prezidanto Xi Jinping, ke ne ekzistas supera aŭ malsupera civilizacio, ĉiuj devas lerni unuj de la aliaj. Yu vidas la venontan oficperiodon de Lula kiel novan deirpunkton kapablan doni pli larĝan perspektivon al estontaj rilatoj inter la du landoj, proponante, ke ambaŭ flankoj plivastigu sian duflankan tagordon surbaze de komunaj interesoj kaj laboru kune por plifortigi la voĉon de disvolviĝantaj landoj en tutmonda regadosistemo.



Aloysio Nunes, eksministro pri eksteraj rilatoj de Brazilo


Rodrigo Vianna, kunordiganto de internaciaj rilatoj ĉe la Lernejo pri Juro de FGV en Rio-de-Ĵanejro, parolis pri la ampleksa kunlaboro inter FGV kaj Ĉinio, kio inkluzivas publikaĵojn, seminariojn, esplorojn, interŝanĝojn kaj intervjuojn. La Nukleo de Brazil-Ĉinaj Studoj ĉe la Lernejo pri Juro de FGV estas monda pioniro en tio, kion ĝi celas. La ĉina lingvo estas uzata en publikaĵoj de la fondaĵo por faciligi interŝanĝojn kun Ĉinio kaj alporti konkretajn rezultojn al ambaŭ landoj kaj la mondo.


Chai Yu, direktoro de la Instituto pri Latin-Amerika Studoj ĉe la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, atentigis, ke disvolviĝantaj landoj havas malsamajn disvolvajn trajtojn, ĉiu havas siajn unikajn avantaĝojn kaj planojn, kiuj kontentigas siajn specifajn bezonojn, do ili devas plifortigi komunikadon por identigi la kunlaborŝancojn kaj ĝisdatigi siajn kunlaborojn. "Ni multe parolis pri la komerca komplementeco inter la du flankoj, sed krom ĉi tiuj komplementaj avantaĝoj, ni ankaŭ devas atenti la diversigon de latinamerikaj eksportoj, ĉar nur diverseca eksportaĵaro povas alporti ekonomian stabilecon," li aldonis.


Marcos Uchôa, iama internacia korespondanto de la brazila amaskomunikilo Globo, rakontis, en leĝera kaj poezia maniero, pri siaj vizitoj al Ĉinio. Rememorante la poluon, kio ekzistis en Ĉinio en la pasinteco, li ligis ĝin kun la detruado de Amazonio por transdoni la mesaĝon, ke ni havas komunan respondecon prizorgi nian planedon. Prezidantoj Xi kaj Lula havos la ŝancon kunestigi vastan partnerecon por komenci renversi la memdetruan tendencon de la homaro. Kelkaj homoj opinias, ke tio estas utopio, sed Ĉinio jam montris, ke ĝi ja kapablas entrepreni grandegajn ŝanĝojn.


Evandro Menezes de Carvalho, kunordiganto de la Centro por Brazil-Ĉina Studoj ĉe la Lernejo pri Juro de FGV, finis la debaton elstarigante la gravecon de la rilato kun latin-amerikaj landoj por Ĉinio ekde la politika papero publikigita en 2008, kaj montris la potencialon de tiu rilato, substrekante antaŭvidon, ke la komerco de Ĉinio kun Latin-Ameriko povus atingi 700 miliardojn da usonaj dolaroj antaŭ 2035. Eblas estigi novajn kunlaborojn en sektoroj kiel artefarita intelekto, nuba komputado, saĝaj urboj kaj 5G-teknologio. Carvalho esperas, ke sub la gvido de Lula, Brazilo sukcesos antaŭenpuŝi pli da brazilaj kompanioj kaj esplorcentroj en la disvolviĝo de tiuj ĉi du landaj rilatoj, por tiel plivastigi la dialogon inter la du landoj.


Raportis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat