Kato, Granda Muro kaj kurado

BY:Xie RuifengDecember 1, 2022


La 17-an de septembro Fan Longzhi komencis kuradon ĉe shanhai-pasejo de la Granda Muro de Hebei-provinco, norda Ĉinio. Li kaj lia 6-monata kato Xiaoyao, ekkuris laŭ la Granda Muro, de Hebei al Shaanxi, nordokcidenta Ĉinio. Li diris: "Por mi, la Granda Muro estas ne nur antikva konstruaĵo, sed ankaŭ vivanta mondo."



Kurado laŭlonge de Granda Muro


Fan Longzhi aĝas 50 karojn. Li diplomiĝis el la fako pri antikvaj dokumentoj de la Pekina Universitato pri Instruado, sekve li laboris kiel ĵurnalisto pri sporto. Pro tio, li ekamis fari subĉielajn sportojn. Li estis membro de shanyue-urĝsava taĉmento sub la urĝsava centro de la Ministerio pri Civilaj Aferoj de Ĉinio kaj partoprenis en savado post la tertremo en Wenchuan.



Li ŝatas kuradon kaj komencis maratonon en 1999. Ĉi-jare pro la epidemio, li longtempe ne partoprenis maratonon. Inspiro saltis en lia kapo kaj tuj aperis la plano kuri de shanhai-pasejo al yumen-pasejo de la Granda Muro en 100 tagoj. Lia helpanto stiras aŭton por certigi la bonfarton de li kaj lia kato.




Kato kuras 


Fan Longzhi tiom ŝatas katojn, ke li bredas kvar en sia hejmo. Xiaoyao estas novadoptita de li en majo. "Xiaoyao ne havas sperton kunvivi kun aliaj katoj kaj ĉiam batalis kun la aliaj, do mi devas porti ĝin kun mi. Cetere, ĝi povas trankviligi min dum la 3 000-kilometra kurado", diris Fan.





Fan ankaŭ volas, ke Xiaoyao estu vojaĝema kato, "ĉar ĝi estas tre juna, laŭ mi, juna kato estas scivolema kaj malferma al la ekstera mondo". Tre rapide Xiaoyao alkutimiĝis al la nuna vivo, "komence ĝi estis nervostreĉa, sed nun ĝi povas vivi komforte en ajna loko".


Sub la Granda Muro


La Granda Muro serpentas laŭ montaroj, homoj ne povas kuri sur ĝi. La reala itinero de Fan Longzhi obeas al la vojoj apud la murego, foje li eĉ devas fari ĉirkaŭiron. Pro tio, la preciza distanco de lia kurado atingos 3 500 ĝis 4 000 kilometrojn. La 17-an de septembro li ekkuris de shanhai-pasejo kaj plenumis 33-kilometran kuradon en 6 horoj. Kaj ĉiutage li regas sian kuradon en malpli ol 40 kilometroj laŭ la ordinara rapideco.



Dum la kurado, li faras vivelsendojn, fotas aŭ filmas. Kiam li preteriras iun vidindan lokon, li certe ĝin vizitas. Foje li devas ripozi. Fan Longzhi amas kuri sur la flava tero de Shaanxi, ĉar la tero entenas la antikvan genon de la nacio, kvazaŭ ĝi ne ŝanĝiĝis dum jarmiloj.


Kurante sub la Granda Muro, li vidas, ke estas homoj, kiuj konsistigas la veran Granda Muron. "Iujn lokojn mi neniam estus atinginta sen mia kurado." Kaj la allogeco de la kurado estas esplorado pri historio kaj rakontoj pri la Granda Muro kaj renkontiĝoj kun interesaj homoj.


Redajtoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat