Jiang Zemin forpasis

BY:Xie RuifengDecember 1, 2022


Jiang Zemin forpasis pro leŭkemio kaj multobla organa malfunkciigo en Ŝanhajo je 12:13 de la 30a de novembro, en la aĝo de 96 jaroj. Tio estis anoncita en la 30a de novembro.


La anonco estis farita de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de la Ĉina Popola Respubliko (ĈPR), la Ŝtata Konsilantaro de ĈPR, la Nacia Komitato de la Ĉina Popolo Politika Interkonsiliĝa Konferenco, kaj la Centra Milita Komisiono de KPĈ kaj ĈPR.


Tio estis anoncita en la letero adresita al la tuta partio, la tuta armeo kaj la ĉina popolo de ĉiuj etnogrupoj.


La letero diras, ke ili proklamas kun profunda malĝojo al la tuta partio, la tuta armeo kaj la ĉina popolo de ĉiuj etnogrupoj, ke nia amata kamarado Jiang Zemin mortis pro leŭkemio kaj multobla organa malfunkciigo post kiam malsukcesis ĉiuj kuracaj traktadoj.


La letero diras, ke kamarado Jiang Zemin estis elstara gvidanto ĝuanta grandan prestiĝon agnoskitan de la tuta partio, la tuta armeo kaj la ĉina popolo de ĉiuj etnogrupoj, granda marksisto, granda proleta revoluciulo, ŝtatisto, milita strategiisto kaj diplomato, longtempe provita komunisma batalanto, kaj elstara gvidanto de la granda afero de socialismo kun ĉinaj trajtoj. Li estis la kerno de la tria generacio de la centra kolektiva gvidado de KPĈ kaj la ĉefa fondinto de la Teorio de Tri Reprezentadoj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat