La revo de handikapulo pri kaligrafio

BY:Liu ZijiaNovember 30, 2022

En 1976, Wang Jinbao naskiĝis en Nanei-vilaĝeto de Du'an-a Jaŭ-a Aŭtonoma Gubernio de Guangxi-a Ĝŭang-a Aŭtonoma Regiono, suda Ĉinio. Li estis akceptita en Guangxi-a Universitato en la aĝo de 18, sed post 5 jaroj, stirante li falis en abismon profundan je pli ol 30 metroj, kio kaŭzis al li paraplegion.


Wang Jinbao ŝatas kaligrafion, kaj li daŭre praktikas ĝin. En 2001, li gajnis la unuan premion ĉe la gubernia ekspozicio pri pentrado kaj kaligrafio. Poste, liaj verkoj estis montritaj en la naci-nivelaj kaligrafi-ekspozicioj organizitaj de la Ĉina Kaligrafa Asocio naŭ fojojn, kaj li fariĝis membro de la asocio en 2015.


Li diris, ke kaligrafio revivigis lin, li daŭrigos sian revon por fariĝi kaligrafo kaj pruvos, ke ankaŭ handikapuloj povas havi buntan vivon kun revoj kaj luktoj.


La 24-an de novembro, Wang Jinbao studis pri skribmodeloj hejme.


La 24-an de novembro, Wang Jinbao legis informojn per komputilo hejme.


La 24-an de novembro, la 77-jara patrino puŝis Wang Jinbao per rulseĝo por promeni.

 


Redaktoro: Sheng Min




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat