Lumoj

BY:November 29, 2022

lampiro

flugas malalt-altitude.

la lumo priradias

la fragilecon de herbetoj,

kiuj renaskiĝas danke al vento printempa.

ŝancelpaŝante, bebo

rigardas la brilon de supre

kaj honoron gajnas ekkapte.


bolido

tranĉas la ĉielon.

plenkreskuloj gapas ve-gase,

mire admire.

kometo

balaas la teron.

kandeloj ploras fe-mase,

time estime.


oro,

elteriĝinte,

fariĝas ornamo de fraŭlino

aŭ estas favorate enterigita

viva kun la morta damo.


mi revas pri lukso,

akompanas la knabineton alumetvendantan

kaj kun ŝi vagas die.




Tri ĉinaj astronaǔtoj flugos al la ĉina kosmostacio_esperanto.china.org.cn

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat