【E-radio】Xi Jinping faris proponon pri tutmonda disvolviĝo en Pintkunveno de G20

BY:November 23, 2022


Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:


– Xi Jinping faris proponon pri tutmonda disvolviĝo en Pintkunveno de G20

– Grandrapida fervojo inter Ĝakarto kaj Bandungo sukcese provfunkciis

– Naskiĝis la ok-miliarda homo

– Astronaŭtoj de Shenzhou-14 finis trian eksterveturilan agadon


La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo, bonvolu aŭskulti detalajn informojn:


– Xi Jinping faris proponon pri tutmonda disvolviĝo en Pintkunveno de G20


La 15an de novembro, ĉina prezidanto Xi Jinping faris paroladon en la 17a Pintkunveno de G20 en Balio, Indonezio. Li proponis antaŭenigon de pli inkluziva, universale profita kaj elasta tutmonda disvolviĝo. Li diris, ke manĝaĵa kaj prienergia sekurecoj estas la plej urĝa defio en tutmonda disvolviĝo, kaj ke la interrompiĝo de provizĉenoj kaj internacia kunlaboro estas la radika kaŭzo de nunaj krizoj. Li diris: "Ni devas rezolute oponi la intencon politikigi demandojn pri manĝaĵoj kaj energio aŭ uzi ilin kiel ilojn kaj armilojn." Li tuŝis ankaŭ aliajn temojn, inkluzive de profundigo de internacia kunlaboro kontraŭ KOVIM-19 kaj malhelpo al tutmonda inflacio.


– Grandrapida fervojo inter Ĝakarto kaj Bandungo sukcese provfunkciis


La 16-an de novembro sukcese okazis la unuafoja provfunkcio de la grandrapida fervojo inter Ĝakarto kaj Bandungo, Indonezio, kunlabore konstruita de Ĉinio kaj Indonezio. Ĝi estas la unua grandrapida fervojo de Indonezio kaj Sud-Orienta Azio, longa je 142 kilometroj kaj kun planita rapideco de 350 kilometroj hore. La fervojo estas signala programo sub la iniciato "La Zono kaj Vojo" kaj kunlaborado inter Ĉinio kaj Indonezio, tute konstruita laǔ ĉinaj teknikoj kaj kriterioj. La fervojo mallongigos la tempon de pli ol 3 horoj ĝis 40 minutoj por vojaĝi inter Ĝakarto kaj Bandungo.


– Naskiĝis la ok-miliarda homo


Laŭ prognozo de la raporto Perspektivo pri Monda Loĝantaro 2022 de UN, la monda loĝantaro atingis ok miliardojn en la 15a de novembro. Frumatene de tiu tago, Vinice Mabansag, ina novnaskito en Manilo de Filipinoj, fariĝis la simbola ok-miliarda homo en la mondo.


– Astronaŭtoj de Shenzhou-14 finis trian eksterveturilan agadon


La 17-an de novembro la astronaŭtoj de Shenzhou-14 finis sian trian eksterveturilan agadon. Tio estas ilia unua eksterveturila agado post la muntado de la baza T-forma strukturo de la kosmostacio Tiangong. La eksterveturila agado daŭris ĉirkaŭ 5.5 horoj. La du astronaŭtoj ekster la kajuto instalis kunligan "ponton" inter la tri moduloj, kiu povas helpi ilin moviĝi ekster la moduloj kaj pli bone stabiligi la strukturon de la kosmostacio.


Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn




【E-radio】Xi Jinping donis amikec-medalon al ĉefo de la Komunista Partio de Vjetnamio_esperanto.china.org.cn

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat