Kvarpunkta propono de Ĉinio helpas krei novan "azian miraklon"

BY:Xie RuifengNovember 22, 2022

"Nun, denove la mondo staras ĉe vojkruciĝo de historio, kaj Azi-Pacifiko havas pli gravan pozicion kaj ludas pli elstaran rolon," diris ĉina prezidanto Xi Jinping, kiam li faris gravan paroladon en la 29a neoficiala konferenco de gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro. Li prezentis proponon pri komuna konstruado de azi-pacifika komunumo kun komuna estonteco, montrante direkton por profundigi azi-pacifikan kunlaboron kaj akceli regionan kreskon.


La azi-pacifika regiono okupas trionon de la monda loĝantaro kaj pli ol 60% de la monda ekonomio. Dum la pasintaj jardekoj, azi-pacifika kunlaboro kreis la rimarkindan azi-pacifikan miraklon kaj fariĝis la motoro de tutmonda ekonomia kresko. Nun la epidemio KOVIM-19 ripetiĝas, unuflankismo kaj protektismo leviĝas, kaj homa disvolviĝo alfrontas gravajn defiojn. Kien iras la mondo? Kiel Azi-Pacifiko reagas? Ni devas doni la respondon.


"Konservi internacian justecon kaj senpartiecon, kaj konstrui pacan kaj stabilan Azi-Pacifikon", "persisti en malfermo kaj inkluziveco, kaj konstrui Azi-Pacifikon de komuna prospero", "sekvi verdan kaj malaltkarbonan manieron, kaj konstrui puran kaj belan Azi-Pacifikon", kaj "persisti en la koncepto de komuna estonteco, kaj konstrui Azi-Pacifikan Komunumon de reciproka helpo" -- la kvarpunkta propono de prezidanto Xi en la kunveno donis klarajn respondojn.


Ĉi tiuj sugestoj estas ne nur resumo de la pasinta sperto pri kreado de la "azi-pacifika miraklo", sed ankaŭ reflekto de la preciza kompreno kaj strategia planado de la nuna situacio, kun forta praktika graveco kaj profunda signifo.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat