Kiam ni maljuniĝas

BY:November 22, 2022

beletraĵo allogas legadon pro malebeno.

kiam ni maljuniĝas,

la vizaĝo plenas de valoj kaj montoj.

larmoj ne povas atingi la vangojn.

estas tiuj verkoj, inter ili eseo, prozo kaj poezio,

kiuj plaĉas al la naivaj okuloj.

tempo, gravuristo,

magias bebojn olduloj,

vente prujne neĝe pluve.

la valoro de antikvaĵo

ne ekzistas en pompo de porcelano blua kaj blanka.

glavo rusta tranĉas feron kiel koton.

la freŝa karno perdiĝas

sed la osto ŝtalas.

armita betono ne taŭgas por floroj

tamen konvenas al vojbazo.

obstina baso, muĝado de leona halterlevisto.

kukolo sur rododendro buglas horloĝe.





Xi Jinping partoprenis en la 29a neoficiala konferenco de gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro_esperanto.china.org.cn

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat