Ĉinio alvokas trovi manieron starigi mezorientan zonon sen nukleaj armiloj kaj alispecaj amasdetruaj armiloj

BY:Sheng MinNovember 21, 2022

La 15-an de novembro, Geng Shuang, konstanta vicreprezentanto de Ĉinio ĉe la Unuiĝintaj Nacioj, alvokis la internacian komunumon trovi manieron establi mezorientan zonon sen nukleaj armiloj kaj alispecaj amasdetruaj armiloj.


Geng Shuang diris en la Tria Konferenco pri Establigo de Mezorienta Zono sen Nukleaj Armiloj kaj Alispecaj Amasdetruaj Armiloj, ke historiaj kaj nunaj konfliktoj en la Meza Oriento estas komplikaj. Praktiko delonge atestas, ke militado ne estas la ĝusta solvo, kaj dialogo kaj kunlaboro estas taŭgaj iloj por atingi la regionan sekurecon. La iniciato de Ĉinio "platformo de multflanka dialogo de golfa regiono" povas alporti pozitivajn kontribuojn tiucele.


Geng Shuang diris, ke konkurado inter gravaj potencoj kaj ilia enmiksiĝo en alilandaj aferoj estas gravaj kialoj de malpaco en la Meza Oriento. Landoj en la regiono devas pliigi sian konscion pri aŭtonomeco, plifortigi interkonfidon kaj kunlaboron, kune rezisti politikan enmiksiĝon de landoj ekster la regiono kaj klopodi por konstrui kolektivan sekurecon en la Meza Oriento.


Geng Shuang diris, ke Ĉinio ĉiam subtenas la starigon de zono sen nukleaj armiloj kaj alispecaj amasdetruaj armiloj en la Meza Oriento, subskribis ĉiujn protokolojn pri senigo de nukleaj armiloj malfermitajn por subskribo, kaj plenumis koncernajn devojn. Ĉinio ankaŭ estas la sola lando, kiu senkondiĉe promesas ne uzi nek minaci uzi nukleajn armilojn kontraŭ sennuklearmilaj ŝtatoj kaj zonoj. En januaro 2022, Ĉinio ankaŭ antaŭenpuŝis la kvin nuklearmilhavajn ŝtatojn fari komunan deklaron, ripetante la gravan konsenton, ke "nuklea milito ne povas esti venkita aŭ batalita". Laŭ la principo, Ĉinio volas labori kun koncernaj flankoj por atingi pli da konsentoj pri la internacia procezo de starigo de zono sen nukleaj armiloj kaj alispecaj amasdetruaj armiloj en la Meza Oriento.




Redaktoro: Zhao Wenqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat