Astronaŭtoj de Shenzhou-14 finis trian eksterveturilan agadon

BY:Xie RuifengNovember 18, 2022

La 17-an de novembro la astronaŭtoj de Shenzhou-14 finis sian trian eksterveturilan agadon. Tio estas la unua eksterveturila agado de la astronaŭtoj post la muntado de la baza T-forma strukturo de la kosmostacio Tiangong. La astronaŭtoj Chen Dong kaj Cai Xuzhe eliris el la kajuto, kaj Liu Yang restis en la kajuto por subteni. La eksterveturila agado daŭris ĉirkaŭ 5.5 horojn. La duastronaŭtoj ekster la kajuto instalis kunligan "ponton" inter la tri moduloj, kiu povas helpi ilin moviĝi ekster la moduloj kaj pli bone stabiligi la T-forman strukturon de la kosmostacio.






(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat