Xi Jinping faris proponon pri tutmonda disvolviĝo en Pintkunveno de G20

BY:Sheng MinNovember 17, 2022

La 15an de novembro, ĉina prezidanto Xi Jinping faris paroladon en la 17a Pintkunveno de Grupo 20 (G20) en Balio, Indonezio. Li proponis, ke la membroj de G20 bezonas antaŭenigi pli inkluzivan, universale profitan kaj elastan tutmondan disvolviĝon.


Li diris, ke manĝaĵa kaj prienergia sekureco estas la plej urĝa defio en tutmonda disvolviĝo, kaj ke la interrompiĝo de provizĉenoj kaj internacia kunlaboro estas la radika kaŭzo de nunaj krizoj. Li diris: "Ni devas rezolute oponi la intencon politikigi demandojn pri manĝaĵoj kaj energio aŭ uzi ilin kiel ilojn kaj armilojn." 


Li tuŝis ankaŭ aliajn temojn, inkluzive de profundigo de internacia kunlaboro kontraŭ KOVIM-19 kaj malhelpo al tutmonda inflacio.






(el ĈRI)

Redaktoro: Sheng Min




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat