Vera defendanto de plurflankismo -- Intervjuo kun Anil Sooklal, sud-afrika diplomato

BY:November 16, 2022

"Ĉinio estas iniciatinto de malferma, inkluziva kaj prospera monda ordo, antaŭeniganto de kunlaboro por akcepti mondajn defiojn kaj defendanto de plurflankismo." Kiel G20-aferkunordiganto de Sud-Afriko de 2015 ĝis 2019, Anil Sooklal, vicĝenerala direktoro de la Sud-afrika Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, kelkfoje aŭskultis la paroladojn de prezidanto Xi Jinping en la Pintkunveno de G20. "Ĉiufoje, mi forte sentas la firmecon de Ĉinio en konstruado de la homara komunumo de komuna estonteco." 


En 2016, en la Pintkunveno de G20 en Hangzhou, prezidanto Xi Jinping proponis redukti malegalecon kaj malekvilibron en tutmonda disvolvado subtenante la industriigon de Afriko kaj la plej malevoluintaj landoj, por ke homoj de ĉiuj landoj povu dividi la fruktojn de la monda ekonomia kresko. Ĉi tio tre impresis Sooklal. "Ĉinio estas bona amiko de la afrika popolo kaj ĉiam atentas afrikajn landojn kaj aliajn evoluantajn landojn. Ni dankas la antaŭenigon de Ĉinio en G20, kunlabora platformo, por pli atenti la disvolviĝon de evoluantaj landoj kaj regionoj." Sooklal diris, ke multaj kunlaboraj iniciatoj de Ĉinio realiĝis kiel konkretaj agoj profite al ĉiuj landoj de la mondo.


"Ĉinio ĉiam klopodas antaŭenigi tutmondan disvolviĝon per plurflanka kunlaborado. La iniciatoj kaj devontigoj de Ĉinio ne restas surpapere, sed realiĝas." Sooklal diris, ke ekde la pandemio de KOVIM-19, Ĉinio plenumis siajn devontigojn, al multaj landoj liveris vakcinojn kaj aliajn varojn, efektivigis la iniciaton pri ŝuldomalfruigo de G20 kaj faris elstaran kontribuon por profundigi tutmondan kunlaboron kontraŭ pandemio kaj antaŭenigi reaktivigon de la monda ekonomio.


Laŭ Sooklal, nuntempe KOVIM-19 ankoraŭ propagiĝas, la monda ekonomio estas forte trafita, kaj la internacia situacio estas komplika. La internacia komunumo urĝe bezonas, ke G20 ludu ŝlosilan rolon. Sooklal diris, ke en la Balia Pintkunveno de G20, Ĉinio kontribuos per pli da saĝo por trakti tiujn malfacilaĵojn.


"Kiel la dua plej granda ekonomio de la mondo, la ĉina ekonomio daŭre kreskas malgraŭ la krizoj, kaj tio donos gravan impulson por disvolvo kaj reakiro de la monda ekonomio." Sooklal diris, ke la kvina Ĉina Internacia Importa Ekspozicio ĵus finiĝis en Ŝanhajo. Ĉinio konstante emfazas sian malfermo al la ekstera mondo, kio "sendas pozitivan signalon al la internacia komunumo".


Redaktoro: Zhao Wenqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat