Xi Jinping renkontiĝis kun franca prezidento Emmanuel Macron

BY:Sheng MinNovember 16, 2022

La 15an de novembro, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun franca prezidento Emmanuel Macron en Balio de Indonezio.

 

Xi Jinping montris, ke en la lastaj tri jaroj la du landoj strikte interkomunikis per diversaj manieroj, tial la rilatoj inter Ĉinio kaj Francio tenis tendencon de pozitiva disvolvo, kaj gravaj kunlaboroj inter la du landoj gajnis pozitivan progreson. Nun la mondo eniras en la novan periodon de tumulto kaj reformo. Ĉinio kaj Francio, eĉ Ĉinio kaj Eŭropo, devas persisti en la spirito de sendependeco kaj malferma kunlaboro kaj aldoni stabilecon kaj pozitivan forton al la mondo.

 

Emmanuel Macron varme gratulis prezidanton Xi Jinping pro lia refoja elektiĝo kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj la plensukceso de la 20a Tutlanda Kongreso de KPĈ. Alfrontante la nunan tumultan internacian situacion, la franca flanko esperas kun la ĉina flanko daŭre konservi la spiriton de reciproka respekto, egaleco kaj utileco, profundigi kunlaborojn en ekonomio, komerco, aviado, atomenergio por civila uzo, kaj bonvenigi ĉinajn entreprenojn disvolvi kunlaborojn en Francio.





(el ĈRI)

Redaktoro: Sheng Min




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat