Xi Jinping: Gvidantoj de Ĉinio kaj Usono bezonas mapi ĝustan vojon por duflankaj rilatoj

BY:Sheng MinNovember 15, 2022

La 14an de novembro, ĉina prezidanto Xi Jinping diris en la renkontiĝo kun usona prezidento Joe Biden en Balio, Indonezio, ke kiel gvidantoj de la du gravaj landoj, ili devas mapi la ĝustan kurson kaj trovi la ĝustan direkton por duflankaj rilatoj kaj plibonigi la interrilatojn. Li diris, ke la du gvidantoj subtenis komunikadon per video-konferencoj, telefonvokoj kaj leteroj, tamen neniu el ili vere povas anstataŭigi vizaĝ-al-vizaĝajn interŝanĝojn. Li diris al Biden, ke la du landoj devas alpreni historion kiel spegulon kaj lasi ĝin gvidi la estontecon.


Xi substrekis, ke nun la epokaj ŝanĝiĝoj disvolviĝas senprecedence, homa socio alfrontas senprecedencajn defiojn, kaj la mondo staras ĉe vojkruciĝo. "Ni zorgas kaj ĉiuj aliaj landoj de la mondo zorgas, kiun vojon ni elektu. La internacia komunumo ĝenerale atendas, ke Ĉinio kaj Usono bone traktu siajn rilatojn. Nia renkontiĝo hodiaŭ altiris tutmondan atenton. Ni devas labori kun aliaj landoj por plifortigi esperon pri paco de la mondo, pliigi fidon pri tutmonda stabileco kaj aldoni movforton al komuna disvolviĝo."





(el ĈRI)

Redaktoro: Sheng Min




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat