Lupo de darvino

BY:November 15, 2022

lupo el la sudo.

fore de herbejo kaj arbaro

li rampe trampas en homaro ŝanĝinte la nomon,

havante ŝafan felon serĉante varmon,

trovas nur feron kaj cementon.

kie estas vilaĝo plena de rulŝtonetoj?

kutimiĝinte al la lingvo artefarita

kaj viandoj pudritaj kaj ŝminkitaj,

stari nur sur la manoj povas inhibi kapturniĝon.

bezone estas rigardi najbarojn ĉirkaŭe,

strabe kaj metafore.

fraŭlinon mise kisi

rezultigas sencon sensensan.

labirinto, lab-irinto, kodo dudimensia, zebrostrioj...

foto antaŭjara ne havas lokon sur la loko.

guglo guglegas kuglon kiel aviadilŝipon.

sur melonkampo kaj sub prunarboj

li laĉu siajn ŝuojn kaj reĝustigu sian ĉapon!

la lupo somnambulas amble.

blabla! br! brr!

o, l' o, kozo lin direktas al la oriento,

li tamen ne povas sin orienti,

perdiĝante en oj, bojo, rojo, vojo...

ne necesas la apostrofo;

apo kapablas strofojn farbi pistole

kaj eĉ pis-tole kiel la pentristo salvador dali:

o, lo, lo, lo...

barbo, farbo.



Pekina Blank-pagoda Kultura Semajno_esperanto.china.org.cn

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat