Ĉina Poŝto traktis 552 milionojn da poŝtaĵoj dum aĉet-festivalo

BY:Liu ZijiaNovember 15, 2022

La 12an de novembro la kompanio Ĉina Poŝto diris, ke tutlande ĝi traktis 552 milionojn da poŝtaĵoj en la tago de la aĉet-festivalo en la 11a de novembro, kaj la nombro estas 1.8-oble pli granda ol tiu de ĉiutagaj negocoj.



La donitaĵoj monitoritaj de la kompanio montris, ke de la 1a ĝis la 11a de novembro ĉiuj branĉoj de la kompanio traktis entute 4.27 miliardojn da poŝtaĵoj, ĉar interreta vendado altiĝis antaŭ la jara reta aĉet-festivalo.


Komencita en 2009, la jara aĉet-festivalo de la 11a de novembro fariĝis unu el la plej atendataj aĉet-festivaloj en Ĉinio.



Redaktoro: Liu Zijia



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat