Xi Jinping partoprenos Pintkunvenon de Gvidantoj de G20

BY:Sheng MinNovember 14, 2022

La 11-an de novembro Hua Chunying, proparolanto de la Ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj, anoncis, ke laŭ invito de prezidento Joko Widodo de Indonezio, ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestos la 17-an Pintkunvenon de Gvidantoj de Grupo 20 (G20) en Bali, Indonezio, de la 14a ĝis la 17a de novembro.

 

Hua Chunying diris, ke Xi Jinping ankaŭ ĉeestos la 29-an neoficialan konferencon de gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) en Bangkoko, Tajlando, kaj ankaŭ vizitos Tajlandon de la 17a ĝis la 19a de novembro, laŭ invito de tajlanda ĉefministro Prayut Chan-o-cha.


Laŭ Hua, dum la ĉeestado, Xi okazigos duflankajn renkontiĝojn kun franca prezidento Emmanuel Macron, usona prezidento Joe Biden, senegala prezidento Macky Sall kaj argentina prezidento Alberto Fernandez.

 




(el ĈRI)

Redaktoro: Sheng Min




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat