La 5-an de novembro malfermiĝis la 14-a Kunveno de la Konferenco de la Kontraktantaj Partioj de la Ramsar-Konvencio pri Malsekejo en la ĉina urbo Wuhan kaj la svisa urbo Ĝenevo. Tio estas la unua fojo por Ĉinio okazigi la kunvenon. En la kunvena periodo, la sekretariejo donis diplomojn al la dua aro da "internaciaj malsekejaj urboj". En la listo estas la ĉinaj urboj Hefei, Jining, Liangping (sub Chongqing), Nanchang, Panjin, Wuhan kaj Yancheng. Inter la 43 mondaj internaciaj malsekejaj urboj estas 13 ĉinaj urboj, kaj Ĉinio posedas la plej multajn internaciajn malsekejajn urbojn!

Malsekejo Shibalianwei de Hefei

Nacia parko de Weishanhu-malsekejo, Jining

Mikrovidindejo en la malsekejo ĉe Shuanggui-lago, Liangping-distrikto, Chongqing

Blankaj gruoj en la malsekejo de Nanchang

Malsekejo en Liaohe-delto, Panjin

Surakva arbaro de la malsekeja parko Zhangduhu, Wuhan

Nacia naturrezervejo por elafuroj de Yancheng
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
