prenante la piedojn por flugiloj,
mi aglas tra la vakuo de 0 kaj 1.
ombroj de lampiroj
surfas lumonde.
eĥoj sekvas zefiron.
decas fiŝi famon kaj komplimentojn
ŝtopante la orelojn per masko.
silka kurteno nokton baras.
malblinduloj karesas miajn literajn turojn,
ne vidante la konkava-konvekson.
mi mem la okulojn polmas,
fore de rimo, timo kaj ritmo,
ne scias ambaŭ,la lunon kaj la sunon,
sed volas ke krio estu oro.
papago pepas pagon potagan.
ŝtormo venas.
la ĉevalo fariĝis cervo.
ili ambaŭ konsideras min besto
kaj iliaj piedoj estas miaj hufoj.
inter rampuloj senmembraj
mi devus min trudi en la rondon de raŭpoj
kiuj ĉirkaŭiras pinpinglojn
kaj baraktas ĉe la rando de malsato
ĝis nur la ŝtala spino restas.
jen svelteco antikva, antiakva,
spite al tang-dianstio.
li bai kaj du fu estis perfiduloj
al la regularo.
kuŝi sur laŭroj ebligas aŭroron ĉe vespero.
tuno da duno pli valoras ol fumo pufa.
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat