【E-radio】Xi Jinping donis amikec-medalon al ĉefo de la Komunista Partio de Vjetnamio

BY:Liu ZijiaNovember 7, 2022


Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:



- Xi Jinping donis amikec-medalon al ĉefo de la Komunista Partio de Vjetnamio

- Afriko eksportos avokadojn al Ĉinio

- La kosmolaboratoria modulo Mengtian sukcese kupliĝis kun la kerna modulo Tianhe de la ĉina kosmostacio

- Inaŭgurota la 5-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio



La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo, bonvolu aŭskulti detalajn informojn:



- Xi Jinping donis amikec-medalon al ĉefo de la Komunista Partio de Vjetnamio



La 31-an de oktobro, en la Granda Popola Halo de Pekino, Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉina prezidanto, donis al Nguyen Phu Trong -- ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Vjetnamio -- Amikec-medalon de la Ĉina Popola Respubliko.



- Afriko eksportos avokadojn al Ĉinio



Avokado estas la plej multe eksportata frukto de Kenjo, la dua plej granda produktejo de tiu frukto en Afriko. En junio la Ĝenerala Dogana Administracio de Ĉinio anoncis, ke freŝaj avokadoj de Kenjo ricevos permeson eniĝi en la ĉinan merkaton. Nun granda nombro da kenjaj avokadoj eniĝas en la merkaton de Ĉinio. Kaj en la 5-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) ankaŭ prezentiĝos freŝaj afrikaj avokadoj, kiuj allogos ĉinajn konsumantojn.



- La kosmolaboratoria modulo Mengtian sukcese kupliĝis kun la kerna modulo Tianhe de la ĉina kosmostacio



Laŭ la Ĉina Agentejo de Homloĝata Kosmoŝipo, je la 4-a horo kaj 27 minutoj de la 1-a de novembro la kosmolaboratoria modulo Mengtian sukcese kupliĝis kun la kerna modulo Tianhe. La tuta procezo daǔris 13 horojn. Sekve, Mengtian, Tianhe kaj la laboratoria modulo Wentian formos T-forman strukturon de la ĉina kosmostacio.



- Inaŭgurota la 5-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio



La 5an de novembro en Ŝanhajo malfermiĝos la 5a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE). Nun enorde iras la aranĝo de budoj en la Nacia Ekspozici-Kunvena Centro. En sia libro Regado de Ĉinio, ĉina prezidanto Xi Jinping klarigas, ke ĈIIE montras la emon de Ĉinio subteni komercan plurflankismon kaj antaŭenigi liberan komercon.



Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat