sin ĵetante,
vintro kaj somero voras aŭtunon kaj printempon.
bolo kaj frosto
prezentas la polusojn de humaneco.
pezigita meznombro ne troviĝas.
klimatizilo maratonas superŝarĝe.
ozonon anstataŭas fetora fermentigita toŭfuo.
anim-maloj vestriĉaj kun du piedoj
envias bovon kaj ŝafon
ĉar tiuj havas felojn naturajn.
ĉe ili ne necesas sin kamufli
kontraŭ la ventoj pozitiva kaj negativa.
neniam nenie sur la sama herbejo
okazas batalo inter ŝafo kaj bovo.
feliĉe zhuangzi estas kaj homo kaj papilio.
imitende.
liajn tamen flugilojn ni timas bedaŭrinde.
kia tmezo!
ĉu amo de nigra cigno incitas cunamon?
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat