Xi Jinping emfazis kamparan reprosperigon en inspekto en Shaanxi kaj Henan

BY:Liu ZijiaOctober 31, 2022

Lastatempe Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), ŝtatprezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris inspektadon en la urbo Yan'an de la provinco Shaanxi kaj la urbo Anyang de la provinco Henan. 



Tiam li emfazis konstrui modernan socialisman landon en ĉiuj aspektoj, kaj por tio la plej peniga kaj peza tasko ankoraŭ restas en la kamparo. Oni devas ĉiuflanke lerni kaj praktiki la spiriton de la 20a Tutlanda Kongreso de KPĈ, persisti en prioritata disvolvado de agrikulturo kaj kamparo, disvolvi la spiriton de Yan'an kaj la spiriton de Hongqiqu, solidigi la atingojn de liberigo de malriĉeco, ĉiuflanke disvolvi kamparon, kaj senlace labori por atingi moderniĝon de agrikulturo kaj kamparo.



(el ĈRI)

Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat