Tondro printempa

BY:October 25, 2022

pro nepovado havi per kio hejti la piedojn, 

la du manoj metiĝas sur la brusto

por kontraŭi la froston etan kaj grandan.

la koro kaj pulmo sentas montojn

hantatajn de tigro kaj pantero.

portante hakilon,

frato protektas sovaĝajn animalojn

sed volas ekstermi min

kiel oferon al la gepatroj,

kiuj forpasis en sonĝoj belaj

sed neniam realiĝintaj.

ŝtelisto eniras mian ĉelon,

rompmalferminte la pordon,

kaj rabas al mi nekovritan ĉekon.

lin kvarpiede mi ĉasas, ĉasas, ĉasas,

forgesas la vojon rehejmeniĝan,

falas en abismon.

tie la matenkrepusko silentas densdense.

kriojn sorbas la spongeca urbo,

tamen en mia korpo ranoj tiktakas.

tondro printempa

laŭas la retan fadenon

kaj bombas mian komputilon.

ne eblas dormi

kaj necesas ellitiĝi.

la koŝ-maro finiĝis en paco.

ŝvito sen larmo.

akvoj en kaj ekster la domo

sufiĉas por poezio metafora.




Aĝa saĝa_esperanto.china.org.cn

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat