Chen Wanghui per rozo riĉigas dekmilojn da homoj

BY:Xie RuifengOctober 20, 2022

Maoshui-vilaĝo, situanta en Sichuan-provinco, havas prosperan industrion pri prilaborado de rozoj. Dum multaj jaroj, Chen Wanghui, ĝenerala sekretario de la loka komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), disvastigis la industrion pri rozoj, kaj la industrio riĉigis preskaǔ 20 mil homojn de 46 vilaĝoj.






Helpe de ŝi, Maoshui-vilaĝo gvidis la konstruadon de industria bazo, kaj privilegie dungas la membrojn de malaltenspezaj familioj kaj handikapulojn kaj helpas ĉiujn familiojn multigi enspezon je 8 000 juanoj. Popolanoj reale profitas de tio.


Chen havas ambicion: kunfandi rozojn en la landan projekton pri reprosperigo de vilaĝoj kaj krei rozan urbeton. "Mi elektiĝis kiel reprezentanto de la 20-a Tutlanda Kongreso de KPĈ, por mi tio estas respondeco," ŝi diris. "Mi senĉese lernos por pli bone helpi niajn vilaĝanojn planti rozon kaj disvolvi la industrion."


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat