Anoncitaj premiitoj de fotarta konkurso Naturkonservado

BY:Xie RuifengOctober 19, 2022

La rezulto de la fotarta konkurso de la neregistara organizo Naturkonservado (The Nature Conservancy) en 2022 estas anoncita. La ĉijara konkurso havis plej grandan tutmondan partoprenon en sia historio, kun partopreno de fotistoj el 196 landoj kaj regionoj en ses malsamaj kategorioj kaj pli ol 100 mil partoprenantaj fotoj. Jen sube kelkaj el la premiitaj fotoj.



La ĉina fotisto Li Ping gajnis la ĉefan premion per foto farita per flugroboto en Xizang de Ĉinio. Li tranoktis en parkejo ĉe dezerta aŭtovojo por fari la foton okaze de sunleviĝo.



La itala fotisto Ivan Pedretti estis premiita en la kategorio naturo pro la supra foto farita dum la vintro en Stokksnes, plaĝo kun nigra sablo antaŭ neĝkovrita monto en Vestrahorn, Islando.



La brazilano Giovani Cordioli gajnis honoran premion en la kategorio homoj kaj naturo, pro foto farita en la plaĝo en Varadero, Kubo.



La salejo Las Coronadas en Yucatán, Meksiko, fotita de Nick Leopold Sordo, estis premiita en la kategorio akvo. Tiuj rozkoloraj lagoj estas inter la ĉefaj salejoj de la lando.


Raportis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: G1

Fotoj: TNC Photo Contest





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat