Ĉinio sin dediĉas al antaŭenigo de homara komunumo de komuna estonteco

BY:Xie RuifengOctober 19, 2022


La 16an de oktobro en la inaŭguro de la 20a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), Xi Jinping emfazis, ke Ĉinio sin dediĉas al antaŭenigo de homara komunumo de komuna estonteco. Xi diris, ke Ĉinio klopodas plifortigi solidarecon kaj kunlaboron kun aliaj evoluantaj landoj kaj protekti la komunajn interesojn de evoluanta mondo. Ĉinio restas fidela al sia fundamenta nacia politiko pri malfermo al la ekstera mondo kaj sekvas reciprokprofitan strategion de malfermo. Ĝi strebas por krei novajn oportunojn por la mondo per sia propra disvolviĝo kaj plenumi sian respondecon en la konstruado de malferma tutmonda ekonomio, kio liveras pli grandajn avantaĝojn al ĉiuj popoloj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat