【E-radio】Ĉinio posedas 30 mondajn irigaciajn heredaĵojn

BY:Liu ZijiaOctober 18, 2022


Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:


– Kroata eksprezidanto deklaris, ke estas vastaj perspektivoj por kroat-ĉina kunlaboro

– Kial daǔra regado de KPĈ estas la plej bona elekto por Ĉinio?

– Ĉinio posedas 30 mondajn irigaciajn heredaĵojn

– Nova vivo por loĝantoj de la vilaĝo Zouzhuang


La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo, bonvolu aŭskulti detalajn informojn:


– Kroata eksprezidanto deklaris, ke estas vastaj perspektivoj por kroat-ĉina kunlaboro


Kroata eksprezidanto Ivo Josipovic diris lastatempe, ke en la lasta jardeko, sub la gvidado de prezidanto Xi Jinping, Ĉinio faris rimarkindan progreson en politiko, ekonomio, diplomatio kaj aliaj kampoj, kaj fariĝis grava forto konservanta la mondan pacon. La rilatoj inter Kroatio kaj Ĉinio bone disvolviĝis kaj la duflanka kunlaboro havas vastan spacon por plua profundigo.


– Kial daǔra regado de KPĈ estas la plej bona elekto por Ĉinio?


Robert Lawrence Kuhn, prezidanto de Kuhn-fondaĵo, diris, ke la 20a Tutlanda Kongreso de KPĈ ne nur estigos la projekton por la landa disvolvado en venontaj 5 jaroj, sed ankaǔ aperigos la vojlinion ĝis la jaro 2035 kaj la perspektivon de la 100-jariĝo de fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, kaj espereble realiĝos la reprospero de la ĉina nacio. Li klarigis, ke la esenca karaktero de la socialismo kun ĉinaj trajtoj estas ĝuste la longdaǔra gvidado de KPĈ.


– Ĉinio posedas 30 mondajn irigaciajn heredaĵojn


La 6-an de oktobro la Ĉina Ministerio pri Akvaj Resursoj publikigis, ke 4 ĉinaj irigaciaj sistemoj eniĝis en la listo de mondaj heredaĵoj pri irigaciaj projektoj de 2022. Ili estas la irigacia sistemo Tongjiyan en Sichuan-provinco, la krenelo Xinghua Duotian en Jiangsu-provinco, la irigacia zono Songgu de Zhejiang-provinco kaj la teraso Chongyi Shangbao en Jiangxi-provinco.


– Nova vivo por loĝantoj de la vilaĝo Zouzhuang


La iama vilaĝo Zouzhuang de la gubernio Xichuan en la urbo Nanyang de la provinco Henan de Ĉinio troviĝas ĉe la akvokonservejo Danjiangkou, kie loĝas 750 vilaĝanoj. En junio 2011, kiel subteno al la grandega akvokonduka projekto, ili translokiĝis al la nuna Zouzhuang-vilaĝo, for je 16 kilometroj. Helpitaj de registaroj je ĉiuj niveloj, la vilaĝanoj entreprenis pri agrikulturo, metiarto, manĝoprovizo, turismo ktp. Nun ili vivas feliĉe kaj pli enspezas. 


Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat