Aĝa saĝa

BY:October 18, 2022

kiam infano trijara

senpripense nomas vin avo,

via aĝo estas prezindaĵo.

la kamerao de telefono aŭ komputilo

pli lojalas ol hundo.

la beliga funkcio kun stango dekmilmetra

ne povas ebenigi

la marianajn insulojn sur via vizaĝo.

en la oceana abismo trezoroj sin trovas

kaj estos piedataj de subakvaj knabinoj,

kiuj vin fratos kare kaj karese kiel kateton.

ĉe ili vi aspektas ŝafide.

necesas preni panaceon oldigan,

alie la jaroj ne sufiĉas por la foto

sur la identeckarto.

fakte ili kvazaŭas sin inaj.

vin virvulpoj amas

pro via senila demenco

kaj pro via sengardila komenco.





Xi Jinping alvokis progresigi iniciaton de bela Ĉinio_esperanto.china.org.cn

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat