Teo kuirita en bokalo

BY:gsyOctober 11, 2022



Delonge populariĝas inter homoj de la urboj Tianshui, Dingxi kaj Longnan de Gansu-provinco speciala kutimo pri farado de teo. Oni boligas akvon en bokalo kaj samtempe rostas jujubon sur stovo. Kiam la akvo estas boligata, oni metas teon, rostitan jujubon kaj pulpon de longano aŭ kandon en la bokalon. 



En la pasinteco, tia teo estis ŝatata ĉefe de mezaĝuloj kaj maljunuloj. Nuntempe, ĝi plie populariĝas kaj la aldonataj ingrediencoj riĉiĝas.  


Rosti jujubon estas grava paŝo. Oni devas kunigi la fruktojn per bambua rostostangeto kaj ilin rosti sur stovo ĝis kiam la ŝelo krevas.


Nuntempe oni ankaŭ aldonas sekigitajn vinberon, lupberon, longanon, kandon, jujubon, krizantemon, rozon kaj aliajn.


La teo estas farita per boligado.


Oni metas teon, akvon kaj aliajn ingrediencojn en la bokalon kaj ilin kuiras sur elektra forno.


Redaktoro: Gao Shuyuan