La polusoj suda kaj norda

BY:October 11, 2022

laŭ la veteroj plej fajra kaj glacia,

emocioj sin ŝanĝas obee.

la fenestro rigardanta al la nordo restas ovrita.

tio simbolas mian animon.

vi estas norda stelo;

mi, sud-polusano.

la distanco fingre atingebla,

nur ĉe la okulharoj,

pli ol kvardek lumjaroj.

suprenvidante vian gardadon,

neniam mi vojeraras.


mia filino aŭ nepino,

vi havas vian patrinon sed ŝi ne estas mia edzino nek bofilino.

kiu vin raketis al mi?

de la nordo al la sudo.

vivo. reto.

vi, akvo; mi, fiŝo.

ekster la pli ol kvardek lumjaroj,

via somero mian vintron bruligas.

incidente aŭ akcidente,

ni fariĝis trajnoj sur reloj paralelaj.

filino aŭ nepino,

vi persistas en la promeso senpermesa,

kvazaŭ granato kreskus el granito.

stelo, kiu estas via patro?

li, mi, aŭ ŝi - ne pino ja pino, senforma kun ombro.



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat