Malvarme

BY:October 11, 2022

mi brakumas elektran fornon

kaj rigardas la klimatizilon sur la muro

por nuligi la nulon en la koro.

serĉi herbejon

sed trovi erinacon,

per cent alumetoj

ne povi bruligi la dornojn.

mi serpentas kaj ĝin voras viva.

acida, acerba,

origine ĝi estas grenado senfuzea,

kiun mi pentris

dum paneo de elektro. 

kaŭĉukaj varmsakoj vakuas

ĉe mia brusto.

vi vin plumas kiel pingveno.

ĝin mi prenas por via veno el la norda poluso.

plumo, plumo.

vesto aŭ skribilo.

mi volus vidi katon ĉasi raton

sur la ekrano de telefono.

ranoj abelas la laktan vojon.

atentu, ne malvarmumu!





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat