Ekde aǔgusto, en la akvokonservejoj de la distriktoj Daxing, Pinggu kaj Huairou de Pekino oni trovas persikflorajn meduzojn. Persikflora meduzo (Craspedacusta) havas rigoran postulon pri akva kvalito. Ĝia apero en pekinaj akvareoj signifas, ke en la urbego pli kaj pli boniĝas akvo, ĉeakva medio kaj enakva ekologia stato.
Persikflora meduzo (fotoj prenitaj rete)
Persikflora meduzo aperis antaǔ 550 milionoj da jaroj kaj vivas en dolĉa akvo. Laǔ esploroj, persikflora meduzo vivas en akvareoj, kiuj plenumas la jenajn kvar postulojn: tre pura akvo, saniga akvomedio, relative senmova fluo kaj taǔga temperaturo. La priakva buroo de Pekino jam kolektis vivantajn specimenojn kaj ekzamenos ilian desoksiribonuklean acidon por distingi la specon.
Fakte, la akvoareo de Pekino havas taǔgajn kondiĉojn por la meduzoj. Koncerna departemento pli forte protektis la medion de la akvokonservejoj kaj supraj akvofluoj, kaj pli kaj pli boniĝas la akvokvalito.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat