Mesaĝo de UEA por la Internacia Tago de Neperforto

BY:Sheng MinOctober 10, 2022

La Internacia Tago de Neperforto celas antaŭenigi la principon de neperforto kiel vojon al kulturo de paco, toleremo kaj interkomprenĝo. Neperforta konduto ligiĝas al respekto pri la homaj rajtoj, al akcepto de fundamentaj liberecoj, al demokratio kaj al evoluigo por ĉiuj.

 

UEA pledas, ke ĉiuj civiluloj en la mondo povu postuli ĉe siaj registaroj, ke ili plenumu la interkonsentojn akceptitajn. UEA ankaŭ instigas, ke ĉiuj individuoj en siaj ĉiutagaj vivoj kulturu neperfortan konduton. Kiel parolantoj de la internacia lingvo Esperanto, ni celas al edukado kaj publika konscio pri neperforto, ĉar neperfortan konduton oni lernas per pozitiva kunvivado kaj kunlaboro, per malferma interkonatiĝo kaj senbara renkontiĝo. Per Esperanto ni faciligas rilatojn inter homoj por pluraj celoj, de paco al civitaneco, de edukado al scienco, de ekologio al solidareco.

 

Ni antaŭenigas lingvan justecon, por ke parolantoj de ĉiuj lingvoj rajtu pace grupiĝi kaj trovu internacian subtenon por firme esprimi sin pri tio, kion ili volas kaj kion ili atendas de siaj registaroj, kaj kian socion ili deziras. Per Esperanto ni proponas ponton inter la lingvoj por kreskigi komprenon kaj estimon inter ĉiuj homoj.

 

Por la plena versio, bonvolu vidi:

https://uea.org/aktuale/komunikoj/2022/Mesagxo-de-UEA-okaze-de-la-Internacia-Tago-de-Neperforto-2-oktobro-2022





Redaktoro: Sheng Min





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat